Libro de Jeremia 14:7
Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 14
Cross References
Joshua 7:9Kiam aŭdos la Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
Ezra 9:15Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaŭ Vi pro tio.
Psalms 25:11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
Psalms 115:1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
Jeremiah 2:19Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Jeremiah 5:6Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie, estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis iliaj perfidoj.