Libro de Jeremia 15:3
Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 15
Cross References
Leviticus 26:22Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos.
Deuteronomy 28:26Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos.
1 Kings 21:23Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel.
Isaiah 18:6Ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros.
Jeremiah 7:33Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
Ezekiel 14:21Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn —