Libro de Jeremia 16:4
Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 16
Cross References
Deuteronomy 28:22La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos.
1 Kings 21:23Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel.
2 Kings 9:36Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel;
Psalms 79:2La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
Isaiah 5:25Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Jeremiah 7:33Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.