Libro de Jeremia 19:2
iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 19
Cross References
Joshua 15:8Kaj la limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la fino de la valo Refaim norde.
2 Chronicles 28:3li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;
Nehemiah 3:29Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraŭ sia domo; post li konstruis Ŝemaja, filo de Ŝeĥanja, gardisto de la Orienta Pordego.
Jeremiah 1:7Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
Jeremiah 7:2Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo.
Jeremiah 11:6Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante: Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin.