Libro de Jeremia 19:7
Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 19
Cross References
Leviticus 26:17Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
Deuteronomy 28:25Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero.
2 Kings 21:14Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj;
Psalms 33:10La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
Proverbs 21:30Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.
Isaiah 28:17Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.