Libro de Jeremia 2:28
Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
29Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Jeremia 2
Cross References
Deuteronomy 32:37Kaj Li diros: Kie estas iliaj dioj, La fortikaĵo, kiun ili fidis;
2 Kings 3:13Kaj Eliŝa diris al la reĝo de Izrael: Kio komuna estas inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la profetoj de via patrino. Sed la reĝo de Izrael diris al li: Ne, ĉar la Eternulo vokis ĉi tiujn tri reĝojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
Isaiah 45:20Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
Isaiah 46:7levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.
Jeremiah 1:16Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj.
Hosea 10:1Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.