Libro de Jeremia 20:10
Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 20
Cross References
1 Kings 19:2Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili.
1 Kings 22:8Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel.
Nehemiah 6:6En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo.
Psalms 31:13Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
Psalms 41:9Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.
Psalms 55:13Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,