Libro de Jeremia 20:11
Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 20
Cross References
Deuteronomy 32:35Ĉe Mi estas venĝo kaj repago, Ĝis la tago, kiam ekŝanceliĝos ilia piedo; Ĉar proksima estas la tago de ilia malfeliĉo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
Psalms 27:1La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Psalms 40:14Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
Psalms 65:5Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
Isaiah 41:10ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Isaiah 45:16Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.