Libro de Jeremia 22:6
Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 22
Cross References
Genesis 37:25Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
Psalms 107:34Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
Isaiah 6:11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Isaiah 27:10Ĉar urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn.
Jeremiah 4:7Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.
Jeremiah 7:34Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.