Libro de Jeremia 23:36
Kaj la esprimon: Ŝarĝo de la Eternulo, ne plu uzu; ĉar por ĉiu homo lia vorto fariĝos ŝarĝo, pro tio, ke vi malĝustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
37Tiele diru al la profeto: Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?
Read all of Libro de Jeremia 23
Cross References
1 Samuel 17:26Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li: Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?
2 Kings 19:4Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, ĉiujn vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
Psalms 64:8Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
Psalms 149:9Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!
Isaiah 3:8Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
Isaiah 28:22Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.