Libro de Jeremia 23:5
Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos reĝo, kaj li estos prudenta, kaj li farados juĝon kaj justecon sur la tero.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 23
Cross References
2 Samuel 23:3La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.
Psalms 72:1Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido.
Psalms 99:4Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
Isaiah 9:5Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.
Isaiah 9:7por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isaiah 32:1Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.