Libro de Jeremia 23:6
En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 23
Cross References
Deuteronomy 33:28Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia ĉielo gutigas roson.
Psalms 45:5Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
Isaiah 2:4Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
Isaiah 9:6Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;
Isaiah 32:1Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.
Isaiah 33:5La Eternulo altiĝis, ĉar Li loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.