Libro de Jeremia 25:29
Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 25
Cross References
Proverbs 11:21Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
Proverbs 17:5Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
Jeremiah 13:13Sed vi diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn loĝantojn de Jerusalem;
Jeremiah 30:11Ĉar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi disĵetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
Jeremiah 49:12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
Ezekiel 14:17Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn —