Libro de Jeremia 26:10
Kiam la eminentuloj de Judujo aŭdis pri tio, ili iris el la reĝa domo en la domon de la Eternulo kaj sidiĝis ĉe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 26
Cross References
2 Kings 15:35Sed la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la Eternulo.
Jeremiah 20:2Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.
Jeremiah 26:24Tamen la mano de Aĥikam, filo de Ŝafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.
Jeremiah 36:10Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo.
Jeremiah 36:25Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la skribrulaĵon, li ne obeis ilin.
Jeremiah 38:4Tiam la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.