Libro de Jeremia 26:19
Ĉu mortigis lin Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj preĝis antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraŭ niaj animoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 26
Cross References
Exodus 32:14Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.
Numbers 35:33Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi.
2 Chronicles 29:6Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson.
2 Chronicles 32:25Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ Judujo kaj Jerusalem.
2 Chronicles 34:21Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.
Isaiah 37:1Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.