Libro de Jeremia 26:21
Kaj liajn vortojn aŭdis la reĝo Jehojakim kaj ĉiuj liaj potenculoj kaj ĉiuj eminentuloj, kaj la reĝo intencis mortigi lin; sed Urija tion aŭdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 26
Cross References
1 Kings 18:10Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aŭ regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por serĉi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li ĵurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin.
2 Chronicles 16:10Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.
Proverbs 29:25Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.
Matthew 10:23Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; ĉar vere mi diras al vi: Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo.
Matthew 10:39Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.
Matthew 16:25ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.