Libro de Jeremia 27:13
Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 27
Cross References
Proverbs 8:36Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; Ĉiuj, kiuj min malamas, amas la morton.
Jeremiah 27:8Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, ĝis Mi ekstermos ilin per lia mano.
Jeremiah 38:20Tiam Jeremia diris: Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.
Ezekiel 18:24Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
Ezekiel 33:11Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael?