Libro de Jeremia 27:15
Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 27
Cross References
2 Chronicles 18:17Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
Jeremiah 6:13Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.
Jeremiah 14:14Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.
Jeremiah 14:16kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos — ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon.
Jeremiah 23:15Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi manĝigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; ĉar de la profetoj de Jerusalem disvastiĝas malpieco en la tuta lando.
Jeremiah 27:10Ĉar ili profetas al vi malveraĵon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.