Libro de Jeremia 27:6
Kaj nun Mi transdonas ĉiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 27
Cross References
2 Kings 25:28kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
Psalms 50:10Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
Jeremiah 21:7Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
Jeremiah 25:9jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
Jeremiah 43:10kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, reĝon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de ĉi tiuj ŝtonoj, kiujn Mi kaŝis, kaj li starigos sur ili sian tendon.
Ezekiel 29:18Ho filo de homo! Nebukadnecar, reĝo de Babel, ŝarĝis sian militistaron per granda laboro kontraŭ Tiro, tiel, ke ĉiuj kapoj senhariĝis kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaŭ Tiro pro la laboro, kiun li faris antaŭ ĝi.