Libro de Jeremia 29:17
tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 29
Cross References
Jeremiah 24:1La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.
Jeremiah 24:10kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
Jeremiah 29:18Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
Jeremiah 43:11Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan: kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.
Ezekiel 5:12Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
Luke 21:11kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo.