Libro de Jeremia 29:8
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Jeremia 29
Cross References
Jeremiah 14:14Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.
Jeremiah 23:21Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas.
Jeremiah 23:27Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia popolo Mian nomon per siaj sonĝoj, kiujn ili rakontas unu al la alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.
Jeremiah 27:14Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.
Jeremiah 28:15Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
Jeremiah 29:21Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malveraĵon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj okuloj.