Libro de Jeremia 3:12
Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo.
Read all of Libro de Jeremia 3
Cross References
Deuteronomy 30:2kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
2 Kings 17:6En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
2 Kings 18:1En la tria jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, ekreĝis Ĥizkija, filo de Aĥaz, reĝo de Judujo.
2 Chronicles 30:9Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li.
Psalms 86:5Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
Psalms 103:8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.