Libro de Jeremia 30:10
Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia reĝo, kiun Mi restarigos al ili.
Read all of Libro de Jeremia 30
Cross References
Deuteronomy 31:6Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Isaiah 41:10ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Isaiah 43:5Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
Isaiah 46:11Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.
Isaiah 49:12Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
Isaiah 54:4Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.