Libro de Jeremia 30:24
Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 30
Cross References
Genesis 49:1Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.
Deuteronomy 4:30Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
1 Samuel 3:12En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.
Isaiah 14:24Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;
Isaiah 46:11Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.
Jeremiah 4:28Pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin.