Libro de Jeremia 31:13
Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaŭ junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 31
Cross References
Nehemiah 12:27Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
Esther 9:22kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.
Psalms 126:5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
Psalms 149:3Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Isaiah 35:10Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
Isaiah 51:11Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.