Libro de Jeremia 31:33
sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 31
Cross References
Exodus 6:7Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
2 Samuel 7:24Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke ĝi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.
Psalms 40:8Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
Proverbs 7:3Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
Isaiah 59:21Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.
Jeremiah 24:7Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.