Libro de Jeremia 32:28
Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
27Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?
Read all of Libro de Jeremia 32
Cross References
Isaiah 29:2Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
Jeremiah 20:5Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
Jeremiah 32:3Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo, dirante: Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kiu ĝin venkoprenos;
Jeremiah 32:36Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto: