Libro de Jeremia 32:29
Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 32
Cross References
2 Chronicles 36:19Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
Isaiah 64:10Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino.
Jeremiah 7:18La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.
Jeremiah 19:13Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.
Jeremiah 27:8Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, ĝis Mi ekstermos ilin per lia mano.
Jeremiah 37:7Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.