Libro de Jeremia 32:4
kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 32
Cross References
Jeremiah 21:7Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
Jeremiah 37:17la reĝo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la reĝo sekrete en sia domo demandis lin, dirante: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris: Estas: vi estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel.
Jeremiah 38:23Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro.
Jeremiah 39:7Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
Ezekiel 12:12Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.
Ezekiel 17:15Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon?