Libro de Jeremia 32:9
Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da arĝento.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo.
Read all of Libro de Jeremia 32
Cross References
Genesis 23:16Kaj Abraham aŭskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco.
1 Kings 20:39Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
Isaiah 55:2Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon.
Zechariah 11:12Kaj mi diris al ili: Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn.