Libro de Jeremia 33:12
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 33
Cross References
Jeremiah 17:26Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo.
Jeremiah 32:43Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj.
Jeremiah 50:19Kaj Mi revenigos Izraelon en lian loĝejon, kaj li paŝtiĝos sur Karmel kaj Baŝan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satiĝos.
Ezekiel 34:12Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma.
Ezekiel 36:8sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos.
Obadiah 1:19Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la loĝantoj de la malaltaĵo la Filiŝtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.