Libro de Jeremia 33:9
Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 33
Cross References
Exodus 15:14Aŭdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo.
2 Chronicles 20:29Kaj timo antaŭ Dio venis sur ĉiujn regnojn de la landoj, kiam ili aŭdis, ke la Eternulo militis kontraŭ la malamikoj de Izrael.
Esther 8:17Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.
Psalms 126:2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
Isaiah 55:13Anstataŭ pikarbetaĵo elkreskos cipreso, anstataŭ urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermiĝos.
Isaiah 62:1Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo.