Libro de Jeremia 34:15
Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 34
Cross References
1 Kings 21:27Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje.
2 Kings 12:2Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
2 Kings 23:3Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo.
Psalms 76:11Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
Isaiah 58:2Min ili ĉiutage serĉas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio, ili postulas de Mi justan juĝon, deziras proksimecon de Dio:
Jeremiah 32:34Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin.