Libro de Jeremia 36:12
kaj li iris en la domon de la reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj eminentuloj: la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja, Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro ĉiujn vortojn de la Eternulo;
Read all of Libro de Jeremia 36
Cross References
2 Kings 22:12Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
2 Kings 24:8La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
Jeremiah 26:22Kaj la reĝo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon: Elnatanon, filon de Aĥbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon;
Jeremiah 28:1En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
Jeremiah 36:20Ili venis al la reĝo en la palacon, kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn.
Jeremiah 41:1En la sepa monato Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, unu el la eminentuloj de la reĝo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ili kune tie manĝis en Micpa.