Libro de Jeremia 36:7
Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 36
Cross References
Deuteronomy 29:18Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton;
1 Kings 8:33Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke ĝi pekis antaŭ Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos al Vi en ĉi tiu domo:
2 Kings 22:17Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko kaj ne estingiĝos.
2 Chronicles 34:21Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.
Jeremiah 4:4Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu ĝin estingos.
Jeremiah 19:15Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.