Libro de Jeremia 37:10
Ĉar se vi eĉ venkobatus la tutan militistaron de la Ĥaldeoj, kiu militas kontraŭ vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, ĉi tiuj leviĝus ĉiu el sia tendo kaj forbruligus ĉi tiun urbon per fajro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Tiele diras la Eternulo: Ne trompu vin mem, dirante: La Ĥaldeoj foriros de ni; ĉar ili ne foriros.
11Kiam la militistaro de la Ĥaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem,
Read all of Libro de Jeremia 37
Cross References
Leviticus 26:36Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos.
Isaiah 13:15Ĉiu renkontita estos trapikita, kaj ĉiu kaptita falos de glavo.
Isaiah 30:17De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
Jeremiah 37:8Kaj la Ĥaldeoj revenos kaj militos kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj prenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro.
Jeremiah 50:45Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la Ĥaldeoj: la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian loĝejon.
Joel 2:11Kaj la Eternulo ektondras per Sia voĉo antaŭ Sia armeo; ĉar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; ĉar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos ĝin elteni?