Libro de Jeremia 37:7
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante:
Read all of Libro de Jeremia 37
Cross References
2 Kings 24:7La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.
Isaiah 30:1Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
Isaiah 30:7La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme.
Isaiah 36:6Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
Jeremiah 17:5Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.
Jeremiah 37:3Tamen la reĝo Cidkija sendis Jehuĥalon, filon de Ŝelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri: Preĝu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio.