Libro de Jeremia 38:2
Tiele diras la Eternulo: Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 38
Cross References
Jeremiah 21:9kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo aŭ de malsato aŭ de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la Ĥaldeoj, kiuj vin sieĝas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.
Jeremiah 27:13Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel?
Jeremiah 34:17Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero.
Jeremiah 39:18Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.
Jeremiah 42:22sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie ekloĝi.
Jeremiah 45:5kaj vi postulas por vi grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.