Libro de Jeremia 38:22
Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi:
Read all of Libro de Jeremia 38
Cross References
Psalms 41:9Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.
Psalms 69:14Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
Jeremiah 6:12Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn de la lando, diras la Eternulo.
Jeremiah 27:14Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.
Jeremiah 38:4Tiam la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
Jeremiah 41:10Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo, kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la Amonidoj.