Libro de Jeremia 4:1
Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 4
Cross References
Genesis 35:2Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn.
Joshua 24:14Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
1 Samuel 7:3Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj.
2 Kings 23:24Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.
2 Chronicles 33:8kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo.
Isaiah 31:6Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael.