Libro de Jeremia 4:10
Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon — kaj dume la glavo atingis jam la animon?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 4
Cross References
Exodus 9:14Ĉar ĉi tiun fojon Mi sendos ĉiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.
Isaiah 30:10Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
Isaiah 63:17Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.
Jeremiah 4:18Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis via koro.
Jeremiah 6:14Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
Jeremiah 14:13Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.