Libro de Jeremia 4:13
Jen ĝi leviĝas kiel nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraŭ ili.
Read all of Libro de Jeremia 4
Cross References
Isaiah 5:28Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego.
Isaiah 19:1Profetaĵo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili.
Jeremiah 4:31Ĉar Mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn manojn: Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.
Jeremiah 10:19Ho ve al mi en mia malfeliĉo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti.
Jeremiah 48:40Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.
Daniel 7:4La unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al ĝi.