Libro de Jeremia 4:24
Mi rigardas la montojn — ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas.
Londona Biblio
In The King James Version
I beheld the mountains, and, lo, they trembled, and all the hills moved lightly.
In Context
23Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma.
25Mi rigardas — troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis.
Read all of Libro de Jeremia 4
Cross References
1 Kings 19:11Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
Psalms 77:18La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
Psalms 114:4La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.
Isaiah 13:13Por tio Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.
Jeremiah 8:16El la regiono de Dan oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn.
Ezekiel 38:20kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron.