Libro de Jeremia 4:6
Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 4
Cross References
Jeremiah 1:13Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas flame bolantan poton, kaj ĝi rigardas de norde.
Jeremiah 4:21Kiel longe ankoraŭ mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno?
Jeremiah 6:22Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio leviĝos de la randoj de la tero.
Jeremiah 21:7Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
Jeremiah 50:2Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kaŝu, diru: Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas ĝiaj statuoj.
Jeremiah 51:12Kontraŭ la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; ĉar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la loĝantoj de Babel.