Libro de Jeremia 4:7
Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
8Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni.
Read all of Libro de Jeremia 4
Cross References
Leviticus 26:31Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odoraĵojn.
2 Kings 24:1En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
Isaiah 1:7Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
Isaiah 6:11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Jeremiah 5:6Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie, estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis iliaj perfidoj.
Jeremiah 9:11Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto.