Libro de Jeremia 40:15
Tiam Joĥanan, filo de Kareaĥ, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene: Permesu, ke mi iru kaj mortigu Iŝmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke ĉiuj Judoj, kiuj kolektiĝis al vi, diskuru, kaj la restaĵo de la Judoj pereu?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 40
Cross References
1 Samuel 24:4Tiam la homoj de David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul.
2 Samuel 18:3Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
Job 31:31Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
Jeremiah 42:2kaj diris al la profeto Jeremia: Ni humile petegas vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.
John 11:50nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu.