Libro de Jeremia 40:5
(Dum li ankoraŭ ne foriris,) Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj donacon kaj forliberigis lin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 40
Cross References
2 Kings 22:12Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
2 Kings 25:22Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
Ezra 7:6Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.
Nehemiah 1:11Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la preĝo de Via servanto, kaj al la preĝo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaŭ, kaj akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo. (Mi estis vinverŝisto ĉe la reĝo.)
Job 22:29Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
Proverbs 21:1Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.