Libro de Jeremia 41:10
Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo, kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la Amonidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 41
Cross References
Nehemiah 2:19Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas?
Nehemiah 6:17Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
Jeremiah 22:30Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.
Jeremiah 40:7Kiam ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel starigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malriĉulojn de la lando, kiuj ne estis transloĝigitaj en Babelon,
Jeremiah 40:14Kaj ili diris al li: Ĉu vi scias, ke Baalis, reĝo de la Amonidoj, sendis Iŝmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Aĥikam, ne kredis al ili.
Jeremiah 43:6la virojn, la virinojn, la infanojn, la reĝidinojn, kaj ĉiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruĥon, filon de Nerija.