Libro de Jeremia 42:16
tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 42
Cross References
Deuteronomy 28:15Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
Deuteronomy 28:45Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi.
Jeremiah 42:13Sed se vi diros: Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio,
Jeremiah 44:13Kaj Mi punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.
Ezekiel 11:8Glavon vi timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Zechariah 1:6Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.