Libro de Jeremia 44:6
Pro tio elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj dezertiĝis, kiel oni nun vidas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 44
Cross References
Isaiah 6:11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Isaiah 51:20Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.
Jeremiah 7:20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
Jeremiah 8:3Kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en ĉiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.
Jeremiah 21:12Domo de David! diras la Eternulo: Frue matene faru juĝon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj ĝi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos ĝin estingi.
Jeremiah 36:7Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.